世界语之声 Lernu lingvojn Ⅰ {我的世界语之路1}

世界语之声 Lernu lingvojn Ⅰ {我的世界语之路1}

2018-11-01    03'46''

主播: E-isto Jiĉino

233 2

介绍:
« Lernu lingvojn – Ⅰ » ★ Kiam mi estis tre malgranda infano – apuda lando atakis mian landon. Post kelkaj tagoj alia apuda lando atakis de alia flanko. En tiu tempo mi lernis paroli unuan lingvon – gepatran lingvon polan. Baldaŭ mia familio povis forveturi al eksterlando. Mi estis inter aliaj gefamilianoj kiuj parolis tri lingvojn: unuj parolis nur la estonan lingvon, aliaj parolis nur germanan, kaj ankoraŭ aliaj parolis ankaŭ la rusan . Por la komenco oni parolis al mi en la rusa. Post kelkaj monatoj mi jam komprenis kaj parolis tiun lingvon. Mi tiam estis tri-jaraĝa. Tiam oni min komencis instrui la germanan. Oni min sendis al antaŭ-lernejo por ke mi plu lernu la germanan. Sed tie ĉiuj infanoj estis estonaj. Post mallonga tempo mi jam parolis la estonan lingvon. Kvar-jaraĝa, mi jam parolis kvar lingvojn. En 1945 jaro finiĝis la milito kaj mia familio revenis al Pollando, sed en alian lokon ol ni loĝis antaŭe.Kun ni al Pollando venis ankaŭ mia avino kiu ekde komenco instruis al mi la rusan kaj germanan lingvojn. Post kelkaj jaroj mi forgesis la estonan – ĝin mi tute ne uzis. Por praktiki mi interparolis ruslingve kun mia avino. Ŝi legis al mi multajn germanajn librojn kiuj restis forlasitaj en nia nova domo. Mi pensas, ke tiu ĉi mallonga teksto interesigos Vin por kio al mi plu estis bezone paroli du fremdajn lingvojn. Sed pri tio ĉi – en proksima teksto. ★ Toeko – Teodor Konopka, Pollando