世界语歌曲 La kongresurboj {大会城市} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Mi estas ” de Ĵak Le Puil
« La kongresurboj »
Teksto jopedan
Kantas Ĵak le puil
laŭ les petits pathelins de mallet-joris, grisolia, belle
Teksto:
▎Ĉiam tuj mi pretas diri jes
▎Por partopreni en kongres'
▎Se kelkaj celas al la dorm'
▎Ripozi en la kampardom'
▎Aŭ iras ĉe la famili'
▎Tuj kiam estas ja feri'
▎Preferas mi laŭ interes'
▎La partoprenon en kongres'
Ade de Bulonjo ĉe la mar'
Kongreson vidis ĉiu jar'
De la valoj aŭ de la montar'
Alvenas l’ esperantistar'
Eĉ se 'stas problemoj pri la mon'
Vojaĝas ni al Vaŝington'
Aŭ bojkoto de landoblok'
Ni iras al Vladivostok'
Estis elefanta la kotiz'
En la kongreso de Pariz'
Malaperis tuta komitat'
En la kongreso de Darmstadt
Loĝis ni en kooperativ'
En la kongres' de Tel-Aviv'
Varmis multe tro la atmosfer'
Dum la kongres' de Bonaer'
Pri neŭtralec' 'stis la proklam'
Dum la kongres' de Rotterdam
Korsalutis nin la ĉefskaben'
En la kongres' de Liĥtenŝtejn
Nin salutis la putinĥorus'
En la kongreso de Arhus
Loka grupo de la papinfan'
En la kongres' de l’ Vatikan'
Pro politik' 'stis ja protest'
Dum la kongres' de Budapest'
Temis nur pri la biografi'
Dum la kongres' de Varsovi'
Ni parolis pri matematik'
Dum la kongres' de Reikjavik'
Kaj prelegis multe pri ĥirurg'
En la kongreso de Hamburg'
▎Ĉiam tuj mi pretas diri jes
▎Por partopreni en kongres'
●