世界语歌曲 Sunobriloj {太阳光辉} (附歌词)

世界语歌曲 Sunobriloj {太阳光辉} (附歌词)

2024-01-29    04'19''

主播: E-isto Jiĉino

150 0

介绍:
世界语歌曲 Sunobriloj {太阳光辉} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Vinikosmo-Kompil' Vol.2 ” de Masilja Son-Sistem' « Sunobriloj » Teksto François RIDEL E-teksto Roel HAVEMAN Originas de Massilia Sound System. La kanto eniras KD-on “Kompil' Volumo 2” (Vinilkosmo, 1996). Teksto: Refreno ▎Sunobriloj igas inojn amoplenaj ▎sunobriloj igas inoj ĝojmienaj ▎Ho sun'! Grandas mia kor' ▎do al inoj tiru min amor' Sed kio ĉe l' aŭror' min vekas je l' sepa hor'? pro brilo de radi' mi ekĉesis sonĝi pli mi ellitiĝis kaj iris al la kurteno Jen! vidu la suno: revenis ĝi en ĉi maten' dum tre longa tempo sopiris ni ĝin kaj ion en la sango kirle movadas suninklin' Mi krias sur la strato pri tiu ĉi konstato vekiĝu mia frat'! frido cedis ala sunstato sonu sirenoj, ĉiu ŝip' en komuno por diri ĉiujn nun, ke reinvitas nin la suno. Hej, sinjoro Paŭl'! nin sensoifigu plej! urbanoj iras ĉie kvazaŭ sceno en kinej' trankviliĝu, kolego, vi ne iĝu psikopat' se plaĉas vin ĝenad', iĝu vi soldat' Ne ŝirmas la ombro, impetas la varm' ĉieas knabinoj kiel mevoj en svarm' de la monto ĝis la mar' ni ludas kaj ĝuas ĝis iu knabinet' jam ne plu menstruas. Regeo, flugu! flugu kiel abelo al mia fraŭlino flugu ĝis la orelo por diri pri la suno ke ĝi jam atendas ŝin, ke kanti por ŝi ja estas mia vivdestin'. ●