世界语歌曲 Ino de l’ am’ (附歌词)

世界语歌曲 Ino de l’ am’ (附歌词)

2018-01-24    03'42''

主播: E-isto Jiĉino

79 0

介绍:
世界语歌曲 Ino de l’am’ » el la kompaktdisko Bela Revo de Anjo Amika « Ino de l' Am' » Teksto Robin GIBB Muziko Barry GIBB E-teksto Péter RADOS Kantas Anjo Amika Teksto: Viv' nur momento en spac', se la sonĝo for, restas soleca plac', Adiaŭ morgaŭ, ĝis, ĝis! Sed la anim' ne scias kial ĉi kis'. Ho grandas vojo de l'am', de l' via trov', ĝis ekbrulas la flam'. Mi turnas min de la mur', faligas min kur', sed vin amas mi nur. Refreno: ︴Mi estas Ino de l’Am', jen la sola cel': ︴nur ke vi estu kun mi, ︴vin kapti per bel'! ︴Estas ja mia rajt', ︴Ĉiam defendas mi ĝin. ︴Kio do nun? Kun vi, eterna amat', en am' ne 'stas la tempmezurad'. Komence estis la plan', ke ni sur ter' vivos ĉiam en am’. Vi povas esti tre for, vin amas mi, vin aŭdas la kor'. Mensogas iam la ver', faligas min kur', sed vin amas mi nur. Refreno: ︴Mi estas Ino de l’Am', sed mi diras al vi, ︴ke konas mi vin, ︴kiel povas nur in'. ︴Estas ja mia rajt', ︴Ĉiam defendas mi ĝin. Refreno: ︴Mi estas Ino de l’Am', jen la sola cel’: ︴nur ke vi estu kun mi, ︴vin kapti per bel'! ︴Estas ja mia rajt', ︴Ĉiam defendas mi ĝin. (2-foje)