世界语歌曲 Sub la lun’, hieraŭ {月光下}(附歌词)

世界语歌曲 Sub la lun’, hieraŭ {月光下}(附歌词)

2018-09-23    03'37''

主播: E-isto Jiĉino

406 3

介绍:
Karaj gesamideanoj, mi estas Jiĉino Jam venas antaŭ ni la ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo, okaze de tio akceptu mian plej elkoran saluton kaj bondeziron al vi kaj viaj familianoj. Mi deziras al ĉiuj agrablan Aŭtunmezan Feston ! Hodiaŭ mi prezentas al vi Esperantan kanton titolitan "Sub la lun' , hieraŭ". Nun ni aŭskultu ! ★ Kanto « Sub la lun’, hieraŭ » de Catulo da Paixão Cearense kaj Pedro Alcântara laŭ la traduko kaj muzikaranĝo de Flávio Fonseca, kiu kantas kaj gitarludas en la akompono de piano kaj violono. « Sub la lun', hieraŭ » (Originala titolo: Ontem ao luar) Verkis: Pedro Alcântara k Catulo da Paixão Cearense Versio: Flávio Fonseca ★ Sub la lun', hieraŭ, estis ni en plena sol' Vi al mi demandis pri dolor' de l' pasivol' Lasis sen respond', muta restis mi Kaj gvatante bluon de l' ĉiel' La bluan lunon montris mi Kaj el okuloj glitis guta luma rond' Estis neĝa larmo, do alvenis la respond' Ridetante mi restis pro la brul' De tiu larmo suferanta en okul' La pasidolor' ekestas sen labor' Ne eblas difini tion en la fin' Nepre la sufer' venu sen esper' Por ke el brusto sin malkaŝu la mister' Demandu al lun' petola kaj sen mor' Kies nokta blu' sur ondo ŝajnas plor' Demandu al lun', de mar' ĝis kanzon' Kiun sekreton gardas la pasia ton' ★