世界语歌曲 Ni hisu la velojn {让我们一起

世界语歌曲 Ni hisu la velojn {让我们一起

2020-01-19    03'21''

主播: E-isto Jiĉino

281 0

介绍:
世界语歌曲 Ni hisu la velojn {让我们一起扬帆起航} (附歌词) » el la kompaktdisko Tohuvabohuo de Kajto « Ni Hisu La Velojn » Kantas Kajto aŭtoroj: J.Duijs kaj N.Kalma Teksto: ★ Subiris jam la luma sun', La ŝipo laca dormas nun. En la haveno post vojaĝ' Ripozas nun la ekipaĵ'. Maristoj tra la stratoj vagas Dum aliaj brandon pagas Kaj post plezura aventur' Jen ŝipen ili kantas nur: (kantu kune) Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for! Post longa nokt' en luna lum' Kaj tro facila amindum', La viroj nun kun iluzi' Dormante pensas nur pri ŝi, Sed frumaten' retrovas sin Forgesita jam la karulin'. Ĝojigas nur la vent' de la mar' Ekkantas jam la maristar': (kantu kune) Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for! Sur ŝaŭma akvo velas ĝi Kun vasta maro antaŭ ŝi. Fidinda por la maristar' Ĝi estas hejmo sen kompar'. Neniu loko sur la ter' Plibonas kontraŭ la mizer'. Mildiĝas bona akra sent' Forigas ĝin la mara vent'. (kantu kune) Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for! (Refreno 2-foje) ★