Novaĵoj (Aprilo 06)

Novaĵoj (Aprilo 06)

2016-04-23    10'03''

主播: Shanshan-Esperanto

839 25

介绍:
Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 6a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio enorbitigis reakireblan spacan sondilon Shijian-10; la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo urĝas du partiojn de konflikto en Nagorno-Karabakh haltigi batalon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn! Ĉinio lanĉis reakireblan sateliton Shijian-10, la unuan mikrogravitan sciencan eksperimentan sateliton de la lando, je la 1a horo kaj 38 minutoj merkrede fruamatene laŭ la pekina tempo. La satelito estis ĵetita de Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio per la portoraketo Changzheng-2D. En la kosmo, la sondilo plenumos 19 eksperimentojn pri scienco de mikrogravito kaj spaca vivo. Ĉinio esperas akiri gravan sciencan atingon per ĝi. Marde ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia birma paralelulo Aung San Suu Kyi. Wang diris, ke invitite li faras viziton al Birmo tuj post fondo de la nova birma registaro, kaj tio klare montras fratecon inter Ĉinio kaj Birmo kaj plene reflektas la grandan gravecon de plua disvolvado de la dulandaj rilatoj. Birmo staras ĉe la nova deirpunkto en la historio. Ĉinio esperas kaj kredas, ke la nova birma registaro unuiĝos kun ĉiuj partioj kaj gvidos birman popolon krei novan eraon de disvolvado kaj progreso. Ankaŭ rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo staras ĉe la nova deirpunkto en la historio. Ĉinio volas labori man-en-mane kun la nova birma registaro por disvolvi tradician amikecon inter la du landoj, profundigi politikan konfidon, plivastigi reciprokprofitan kunlaboradon kaj krei la novan estontecon de rilatoj inter la du landoj. Suu Kyi diris, ke Birmo kaj Ĉinio estas najbaroj kaj iliaj interesoj estas strikte ligitaj. Birmo ne forgesos subtenon kaj helpon de Ĉinio, precipe tiujn en krizaj momentoj. Marde en Pekino ĉina vicprezidanto Li Yuangchao renkontiĝis kun tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn. Li diris, ke en la lasta jaro, Ĉinio kaj Tajlando celebris la 40-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la interrilatoj akiris novan progreson. Li esperis, ke Ĉinio kaj Tajlando klopodos por profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en fervojo, ekonomio kaj komerco, kulturo kaj aliaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la partnerecon de ampleksa strategia kunlaboro inter la du landoj. Princino Sirindhorn pozitive taksis la dulandajn rilatojn. Ŝi diris, ke ŝi plu subtenos interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj kaj senĉese akcelos la amikecon inter Tajlando kaj Ĉinio. Ĝenerala-vic-sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kim Won Soo, supera reprezentanto de UN pri aferoj de malarmado, diris marde, ke Ĉinio faris firman promeson por disvastigi la kulturon de nuklea sekureco. Li diris, ke Ĉinio ne nur disvastigis la koncepton de nuklea sekureco kaj efektivigis rimedojn de nuklea sekureco enlande, sed ankaŭ kontribuis por la tutmonda disvastigo de la kulturo de nuklea sekureco. Li diris en la stabejo de UN, ke Ĉinio estas unu el gravaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj ankaŭ grava kontribuanto al UN, la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj aliaj internaciaj organizoj. Ĉinio faris gravan kontribuon por nuklea sekureco. La konstanta konsilio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo okazigis specialan kunvenon marde en Vieno, por diskuti pri milita konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio en la landlima regiono Nagorno-Karabakh. La konsilio urĝis la du partiojn de la konflikto observi interkonsenton pri batalhalto. Laŭ komunikaĵo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en la kunveno, James B. Warlick, reprezentanto de Usono, kunprezidanto de la Minska Grupo pri la demando de Nagorno-Karabakh, kaj Andrzej Kasprzyk, persona reprezentanto de deĵoranta prezidanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo raportis pri la nova disvolviĝo de la konflikto. La komunikaĵo diris, ke Warlick kaj Kasprzyk ambaŭ emfazis la gravecon de reveno al politika solvado surbaze de longedaŭra batalhalto. La ĉeestantoj opiniis, ke la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo ludu plu kernan rolon por politika solvado de la konflikto, kaj ĉiuj partioj subtenu la agadojn de la Minska Grupo kaj la kunprezidanto. La nova konflikto ekde la 1a de aprilo en Nagorno-Karabakh rezultigis la morton de 46 homoj. Danke al la mediacio, la armeoj de la du landoj akordiĝis pri batalhalto en la 5a de aprilo. Siria ministro pri eksterlandaj aferoj Faisal Mekdad diris marde, ke delegacio de la siria registaro iros al Ĝenevo por partopreni la pacan intertraktadon post la parlamenta elekto en tiu ĉi monato. La libana televido tiutage citis lian parolon en raporto, ke Sirio firme defendos nacian suverenecon kaj sendependecon, kaj ĉiuj partioj devas respekti la volon de la siria popolo. La lasta intertraktado finiĝis en Ĝenevo en la 24a de marto. Dum dek tagoj la siria registaro kaj la opozicia Supera Komisiono pri Intertraktado akordiĝis pri 12 demandoj de principo. Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN, anoncis, ke laŭ la plano la venonta intertraktado komenciĝos en la 9a de aprilo. Siria prezidento Bashar al-Assad subskribis dekreton en februaro, anoncante, ke la siria parlamento okazigos elekton en la 13a de aprilo. Marde la ĉefstabejo de la turkaj armitaj fortoj publikigis deklaron, dirante, ke lunde militaviadiloj de la turka aerarmeo atakis objektivojn de la Kurda Laborista Partio (KLP) en norda Irako. La deklaro diris, ke lunde vespere ok militaviadiloj de la turka aerarmeo bombis objektivojn de la Kurda Laborista Partio en la montara regiono Qandil. Ili detruis rifuĝejojn, bunkrojn kaj arsenalojn. Tamen la deklaro ne menciis la nombron de mortintoj kaj vunditoj. La deklaro diris ankaŭ, ke lunde la turkaj sekurectrupoj mortpafis 15 armitajn membrojn de la Kurda Laborista Partio dum sia operaco en sudorienta Turkio. Rusa prezidento Vladimir Putin anoncis marde, ke Rusio kreos Nacian Gvardion por batali kontraŭ terorismo, organizita krimo kaj ŝakrado de drogaĉoj. Putin diris dum kunveno pri reformoj de leĝplenumaj departementoj, ke la forto estos starigita surbaze de internaj trupoj kaj subtenos striktan kontakton kun la Ministerio de Internaj Aferoj. Li diris, ke la nova forto estos uzata kiel kvazaŭmilita kaj kontraŭtumulta polico. Rusio faris grandajn penojn por certigi sekurecon sur sia teritorio kaj en najbaraj regionoj fronte al pliiĝantaj minacoj de terorismo kaj ekstremismo. La Islama Ŝtato minacis lanĉi atakon kontraŭ Rusio, post kiam Moskvo komencis aeran operacon kontraŭ terorismaj celoj en Sirio en la fino de 2015. Finiĝis la novaĵoj.