世界语故事广播 Katrina {卡特丽娜的初恋}

世界语故事广播 Katrina {卡特丽娜的初恋}

2018-08-28    06'20''

主播: E-isto Jiĉino

301 3

介绍:
RADIO-RAKONTO 世界语故事广播 (较慢速度 以便初学者收听) « Katrina » ★ Vagonaro al sudo Katrina sidas en vagono. La vagonaro iras al sudo. Katrina rigardas tra fenestro. Estas somero. Ŝi vidas arbojn kaj klaran ĉielon. La suno brilas. La vagonaro iras tra arbaro. Estas suna somera tago, kaj Katrina ĝojas. Ŝi pensas pri Bruno. Ŝi vojaĝas per vagonaro al Bruno. Li estas amiko. Tre bona amiko. Katrina rigardas tra la fenestro kaj vidas arbaron, domon, aŭton. Ŝi fermas la okulojn kaj vidas Brunon. Li ridetas kaj diras: ”Saluton, Katrina! Bonvenon al Germanio!” Ŝi malfermas la okulojn kaj ne vidas Brunon. Li ne estas en la vagonaro. Li estas en Germanio, kaj en ŝia memoro. La vagonaro iras plu al sudo. Ĝi iras tra granda arbaro en Svedio. Katrina vojaĝas de Svedio al Germanio. Bruno estas germano, li loĝas en Germanio, en Berlino. Sed Katrina estas svedino, ŝi loĝas en Svedio. Ŝi estas studentino, ŝi studas en Gotenburgo. Sed nun estas somero, kaj ŝi estas libera. Katrina estas libera vojaĝi, kaj ŝi ĝojas vojaĝi al sudo, al Bruno. Nun la vagonaro iras tra urbeto. Ŝi vidas multajn domojn, aŭtojn kaj homojn. Sed la vagonaro ne haltas. Ĝi estas rapida vagonaro. Ĝi ne haltas en urbetoj. Katrina ekstaras kaj iras ĝis la kafeja vagono. Ŝi aĉetas kafon kaj buterpanon. Ŝi eksidas ĉe tablo, trinkas la kafon kaj manĝas la buterpanon. Katrina fermas la okulojn kaj revidas Brunon. Li ridetas kaj diras: ”Mi amas vin!” Lia voĉo estas tre klara. Sed nun ŝi aŭdas voĉon de virino. La virino diras: ”Kaj mi amas vin!” Katrina malfermas la okulojn. Ŝi ne plu ĝojas. ”Stulta fantazio!” ŝi pensas. Sed nun ŝi ekvidas du homojn ĉe alia tablo. Viron kaj virinon. Ili rigardas unu la alian. Ili ridetas unu al la alia. Ili diras unu al la alia: ”Mi amas vin!” Nun ankaŭ Katrina ridetas. Tio ne estis stulta fantazio. La voĉo ne estis la voĉo de Bruno. Ŝi ne aŭdis Brunon kaj alian virinon. Ŝi aŭdis du aliajn homojn en la vagono. Du homojn ĉe alia tablo. Ili parolas unu kun la alia. Ili amas unu la alian. Ĉu Katrina amas Brunon? Eble. Ŝi ne scias. Ŝi ne konas lin tre bone. Ili estas bonaj amikoj, sed ili ne bone konas unu la alian. Ŝi ekkonis lin antaŭ unu jaro. Ŝi renkontis lin en festivalo. Li plaĉis al ŝi. Kaj ankaŭ ŝi plaĉis al li. Poste ili sendis leterojn unu al la alia. Ili estas leter-amikoj. Nun Katrina vojaĝas al Germanio por revidi Brunon. Ŝi ĝojas iri al li. Ŝi iras al sudo per rapida vagonaro, sed por Katrina la vagonaro estas malrapida. ★